Ĉielo. Pordo. Espero.

 

e vi provadas komuniki kaj enuiĝas pri esti miskomprenata, do oni intencis Babelon por vi. Se vi ŝatas ke oni servu viajn artojn al vi kun humoso, spico, kaj ĉokolatlikvoraj kuleroj, do Babelo etendiĝos kaj la cetero estas via farendaĵo. Kaj se vi frustriĝis kaj laciĝis pri provi trovi retpaĝon kie vi vin sentas malstreĉa kaj konforta anstataŭ malkvieta kaj fremda, do bonvenon al Babelo.

 

entile kaj simple ni volas ke ĉi tio estu klara ekde la komenco eĉ: Se vi estas solipsisto kaj trovis ĉi tiun paĝon hazarde, bonvolu pasi nin al alia proksime de vi kaj reiri al viaj armiloj, avareco, kaj malkompato. Lasu ke alia vojaĝu sur boato trans la Mersejo.

 

emandoj pri ĉu estis iam ajn unusola lingvo el kiu ĉiuj aliaj venis, fascinis homojn dum jarmiloj, do ni konstruis multlingvan, multkulturan retan ĵurnalon de artoj kaj ideoj. En nia paĝo vi trovos rubrikojn, humuron, kaj raraĵojn prenitajn el multaj lingvoj, landoj, kaj fakoj, por formi interaktivan ĵurnalon stiligitan por la pasiemaj.

 

a plejparto da informo nuntempe pasas la tempo en terminalo en senfenestra ĉambro, surklakadata per sociaj malfruiĝintoj senespere sopirantaj kaj objekte surfantaj de sporta al pornografia retejo. Kial ne, anstataŭe, trovi aventuremajn nomadojn per Babelo kaj demandi pri veturi de Aŭstrio al Jordanio, plaŭdigi en kanaloj de Amsterdamo, aŭ barakti tra dornaj densejoj en Afriko aŭ Adelajdo?

 

iel soleca kaj teda devas esti alveni la Reton kvazaŭ ĝi estas ia senlanda, sennoma, unuopa sperto tra elektra nenieo kun brelokoj kaj brikabrakeroj kaj stupiganta alfluo de informo. Ni preferus koncentriĝi je la kvalito, profundeco, kaj longeco de nia enhavaĵo anstataŭ nur ĵeti kvanton al vi kun kolrompa rapideco.

 

ormsenigon kaj senpaciencigon ni lasos al aliaj TTT-ejoj, dum ni koncentriĝos je trezurantaj niajn diurnajn ritmojn, krom nia vidpovo, kaj nutros arenon kie kleraj diskutoj kaj la socia interŝanĝo de ideoj pli gravas ol provi gardi la disŝiritan atentpovon de retomaniulo.

 

er eldoni Babelon rete, ni plenumas bezonon nur iomete malpli grava ol tiu ĵus porprovizita per la mezlistraporta frapo al atingi librotitolojn. Tiom multe da retejoj metas tiom da emfazo sur modo kaj etoso ke la arĥivigadon de la pasinteco kaj la havebligo de la arta estonteco oni preskaŭ entute neglektis kaj puŝis for de ĉi komunikilo kiel floranta rozo.

 

patia lakeiĝado al la ĝenerala cinika naŭzo de la epoko ne interesas nin. Ni agnoskas ke la jaroj Sesdek estis la komenco de arta renasko, kian la mondo ne vidintis dum jarcentoj. Ni intencas uzi la aktualan teĥnologion por plue kreskigi ĉi renaskon, sed ni ne intencas kulti altteĥnologion plu ol dekdukordan gitaron.

 

tarigi ĉi tiun plenumon de la antikva revo eble altigos nin super multajn antaŭjuĝojn, sed ni ne kontentiĝas nur pri havi la bravecon esti el la atingopovo de la vera mondo, do ni estos ekster, en la gliptotekoj, teatroj, operejoj, kinoj, kluboj, trinkejoj, ciberkafejoj, kaj domfestoj, fermhore skribantaj kiu okazis por inicii, analizi, rimarki, kaj flustri kion oni ekvidas nun, je la komenco de tute nova jardumilo.

 

utmonda vagado estas dua naturo por ni. Ni ŝatas renkonti kaj imponi nekonatojn, kaj oferti ŝancojn al tiuj, kiujn nin inspiras reciproke, miksante koktelojn kaj invitante amikojn por diskuto kun John Woo, Peter Greenaway, Patricia Rozema; aŭ pri Arthur Rimbaud, Italo Calvino, Jerry Garcia, Kurt Cobain, opero, erotiko, kaj ekskvizitaj kadavroj ĉie.

 

rom emfazi la parolan tradicion per niaj babilejoj, afiŝejo, kaj lingvocentro, ni ankaŭ ofertas aron da trafoliumeblaj retpaĝoj kun vasta enhavo, sur ĉi tiu kafejtabela diskuto en legosigno kaŝita en via retvagilo kie ajn vi estas, en la angla, brazilportugala, ĉeĥa, dana, Esperanto, eŭskara, finna, franca, germana, glosa, greka, hispana, itala, luksemburga, madjara, nederlanda, norvega, pola, portugala, rumana, rusa, serba, slovena, svisfranca, svisgermana, tagaloga, turka, ukrajna...

 

anio, Francio, Germanio, Havajio, Hispanio, Israelo, Italio, Jugoslavio, Kanado, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Rusio, Salvadoro, Slovenio, Sudkoreio, Svisio, Turkio, Ukrajnio, Usono, Venezuelo, Anglio, Argentino, Aŭstralio, Aŭstrio, Brazilo, Bulgario, Ĉilio...

 

ikago, Delfto, Gilrojo, Holistero, Horsto, Kajluakono, Karakaso, Karltono, Kebeko, Lidso, Liverpulo, Ljubljano, Luiziano, Madrido, Manĉestro, Melburno, Modeno, Montpeljero, Moskvo, Napolo, la ebenejo de la Brulanto en Nevado, Nov-Jorko, Oklando, Olato, Oporto, Otavo, Pontevedro, Portlando, Poznano, Pjatigorsko, Raniko, Romo, Rosario, Sankt-Antonio, Sankt-Briĝida-de-Lavalo, Sankt-Francisko, Sankt-Salvadoro, Sankt-Vincento-de-Tiroso, Santiago, Sao-Paŭlo, Sao-Vinhedo, Sarasoto, Seatlo, Suceavo...

 

akomo, Tokio, Toronto, Tuksono, Untersigento, Vanderhofo, Varno, Vaterluo, Vitorio-Gasteizo, Vudstoko, Zaporoĵjo, Ankaro, Arhuso, Arlingtono, Ateno, Aŭsteno, Berlino, Belgrado, Berkelejo, Bomariso, Bostono, Bozeno, Bukareŝto, Buenos-Ajreso, Cerniero, La Daloj, ...

 

lanedaj aferoj estos nia provinco. Ni provizas vin per vera reteja mondo kun miloj da internaciaj ligiloj kaj multaj diversaj manieroj komuniki kun tiom multe da lingvoj kiom oni povis trovi. Se ni povas provizi la mondcivitanon per kelkaj novaj pensoj kaj eta distro disde la streĉoj de la senĉesa informepoko, ni sentos ke ni justigis nian stariĝon.

 

ar la mondo estas via ŝlima, ĥemie kreskigita, fona, duklapa molusko. Do, serĉu la perlon, ĉar vi estas unu el la bonŝanculoj, kun preskaŭ ĉio en la ĉieloj liniiĝintaj por doni al vi ŝancon ke la mondo estu pli bona loko. Plia traduko: Tio ĉi estas bona afero. Iel ajn vi faras ĉi tion, vi certas trovi tiun perlon.

 

alentenoj, estas la tempo aserti vin. Kiom estas nesufiĉa? Kiom da angoro kaj peko povas vi toleri ĝis via koro krevas? Io haltendas, lantigendas, aŭ almenaŭ rektigendas. Vi kapablas fari ĉi tion. Vi ankaŭ rajtas uzi tiun kapablon. Sed eble vi ne havas la volon. Eble vi kredetas ke eble vi fuŝos ies vivon se vi jesas. Eble vi timas ke, asertante vian fortecon, vi ŝaltos ĉenreagon, finonte ion kion vi ne volas fini. Do estu subtila, ĝentila, Sed ja tamen estu forta.

 

emoru, ke ju scio, des povo. Ju povo, des respondeco. Ju respondeco, des kompato. Ju kompato, des kompreno. Ju kompreno, des informo. Ju informo, des scio. Ĉar la plej bonaĵoj en vivo estas senpagaj. Estas la sekvaj plej bonaj kiuj kostas. Vera amo, ekzemple, ne aĉeteblas per iom ajn da mono.

 

ompreneble, se vi vere volas, vi povas aĉeti atenton, popularecon, aŭ eĉ geston de ŝajna amo. Vera ena kontento estas same preterkosta. Per sufiĉa mono, tamen, vi povas gajni senton de graveco, aŭtorito, respekto, kaj impliko. Preskaŭ same bona? Ne se vi gustumis la veraĵon. Ne estas la loterio kiun vi volas gajni hodiaŭ. Estas la saĝecon vidi preter iu etaĉa "sekve plej bona".

 

senofobio kaŭzis preternumerajn militojn kaj malamkrimojn. Fone, ne estas pri la mitoj kaj legendoj kiujn kultas onia tribo, aŭ la koloro de onia haŭto, estas pri onia heredaĵo: nekonataj kutimoj kaj nevideblaj gedioj estas neniu kialo nei aliajn kulturojn. La defiojn al enlumiĝo (kaj ankaŭ onian komprenon de metaforoj) oni devas adresi. Se la anoj de unu raso akceptas la anoj de alia raso, la estroj komprenos tion kaj volos labori kun ili, ne kontraŭ ili. Militoj ne ĉesos ĝis ni ĉiuj ekkomprenas ke ni ĉiuj estas unu. Gastigu vian malamikon vespermanĝe.

 

orjunuloj, unuiĝu kaj sukcesu. Nun estas la perfekta horo ordigi viajn pensojn pri ferio kiun vi volas preni. Eble vi troviĝos en la Reto aŭ la Biblioteko aŭ en la Sciencmuzeo, farante eltrovojn, desegnante mapinstruojn aŭ farante decidojn pri ĝuste kiuj lokoj plej helpos ian reserĉom aŭ iajn longtempajn interesojn.

 

ble vi eĉ trovos situaciojn en unu lando kiujn, vi kredas, vi povas ŝanĝi. Hodiaŭ vi faros diferencon. Vi kreas viajn proprajn hodiaŭojn kaj povas fari positivan diferencon per preni la tempon helpi maljunulon aŭ instrui infanon. Ekzercu vin per marŝi hodiaŭ (eble en bazaro) por ellasi ekstran energion.

 

ltiru tiun libron kiun vi intencis legi kaj malŝaltu la televidilon aŭ sidu sur la verando kaj legu. Eta fantazio kun vi en la rolo de la heroo aŭ la dando en la rakonto eble estos amuza. Vin tiros al la planedo Tero sufiĉe baldaŭ laboro, fiksrigardante vin vizaĝe. Vi tiom bone farus ĝin kaj tiam vi havos la tempon kaŝiĝi en la misterion de legi ĝis kuŝtempo.

 

zu vian spritecon, guston, kaj inteligenton. Trovu esprimilon. Trovu kaŝejon. Dissendu viajn opiniojn per papero, la Reto, amaskomunikiloj, kaj la redaktoro. Brakelmetu kaj tuŝu iun. Respondu al ĉiuj tiuj televokojn pri kiuj vi prokrastis. Skribu leterojn aŭ sendu naskiĝtagkarojn al viaj amikoj kaj parenculoj. Prenu radika paŝo antaŭen. Danku tiujn, kiuj subtenas vin. Danku tiujn, kiuj kredas je vi. Bone atentu tiujn, kiuj amas.

 

onvenon al Babelo. La resanigo komencas. La devo estas de vi fari la ceteron. Ni kredas je la neebla. Vi scias ke ni kredas ĝin.

Amike,
Malcolm Lawrence
Ĉefa redaktoro

 

Retpoŝtu nin!

Via nomo:

Via retpoŝta adreso:

Via hejmpaĝo:

De kie vi estas? Klaku sur via reĝiono:

Babel: When was the last time a website made your heart race?

Komentoj:

 

 

Babel: Stone by stone...