abelo. Prave, daŭrante kie ni ĝin lasis. Renkontigi Turon kun ĉielo por ĵetkubludi kun la Viro kaj Virino Supraj. Niaj konstruplanoj estas universalaj, do elŝiru vian langon nun ĉar vi ne bezonos ĝin. Kaj dum vi tion faras, prenu vian kadukan kulturan pezaĵon, plenigu ĝin per animdolĉaĵoj, kaj alfiksu ĝin al la ĉieloj. Ĉi tio estos festeno, kaj ni batos la kulturan pinjaton ĝis ĝi pluvos.
Babelo parolas vian lingvon. Babelo staras kun vi piedalpiede kaj okulalokule. Babel ĉiam turnas ankaŭ la alian vangon. Babel vin petegas enplonĝi viajn manojn kaj elŝiri niajn korojn. Sed Babelo postulas lojalecon. Por esti nia mastro, vi devas ankaŭ esti nia sklavo. Ĉar ni estas la generaloj kiuj tro scias por estri, la soldatoj kiuj scias tro por sekvi. Aniĝu je ni. La malfortajn ni faros niaj reĝoj; la fortajn ni faros niaj ŝercistoj. Babelo invitas vin nudiĝi kaj danci laŭ la universa ritmo - ŝtono sur ŝtono senfine ĝis la firmamento.

 

 

As ‘dewlap’ is to ‘fish bowl,’ so ‘Babel’ is to ‘lesion.’